Interrete butikumi

Dum la Faulhaber semajnfino 1999 en Mennorodo mi prelegis pri "interrete butikumi". La teksto de la prelego vi pli-malpli trovos cxi sube. Mi uzas la post-x-an metodon por indiki la supersignojn

Dum la prelego mem, mi kelkfoje montris iun tajpitan pagxon. Fakte mi montris la kvinpagxan artikolon Payment mechanisms designed for the Internet (metodoj por interrete pagi).

Enkonduko

La titolo de la prelego estas "interrete butikumi"; la temo de la semajnfino estas "mono". Mi do parolos pri la Interreto, pri butikoj je Interreto kaj pri pagi tie.

Pardonpeto La diferenco inter vi auxskultantoj estas granda. Cxeestas homoj kiuj cxiutage uzas Interreton; cxeestas homoj kiuj ecx ne havas komputilon. Mi pene zorgis ke la prelego estas komprenebla ankaux por tiu lasta grupo. Mi esperas ke la prelego estas interesa al vi cxiuj.

Kiu estas mi?

Mi estas matematikisto. Mi do estas serioza persono kiu nur sxatas ciferojn. Precipe ankaux la ciferojn uzitajn en kriptajxo aux kriptografio. Mi do komprenas la presinformon de CWI (Centro pri Matematiko kaj Informadiko) "faktorigo minacas la sekurecon de E-komercado". Mi ne povas ekspliki gxin al vi, samkiel la eltrivintoj ne povas ekspliki gxin al la jxurnalistoj. La jxurnalistoj faris fusxartikolon el gxi.
Nuntempe mi estas komputilisto. Antaux 20 jaroj mi acxetis mian unuan komputilon. Gxi kostis 3000 guldenojn. Ili ankoraux kostas 3000 guldenojn. Nenio sxangxis.

Interreto

Cxu vi scias kiam ekis la Interreton? Jam en 1970, do antaux 30 jaroj, ekzistis la Interreto. Prave, tiam gxi nur ekzistis en Usono. Prave, gxi nur ligis kelkajn universitatojn kaj la ministrejon de defendo. Sed tamen, ili povis intersxangxi informojn pere de tiu Interreto. Prave, komence la metodoj estis vere krudaj: nur elektronika posxto.

E-posxto

La litero "E" en mallongigoj kiel e-posxto kaj e-komercado ne signifas "Esperanto99.html" sed "elektronika".

Antaux printado de via nomkarto, la teksto sur gxi iel estis en la komputilo. Komputilistoj eltrovis metodon sendi nur la enhavon de la papero, ne la papero mem. Komparu tion al la televido: gxi sendas nur la bildon de Hans van der Togt kaj ne lin mem.

Hiperteksto

En 1990 sinjoro Tim Berners Lee eltrovis, ni diru hipertekston. Fakte li prenis gxin de io alia kaj ekuzis gxin en Interreto. Hiperteksto funkcias jene: en nederlandlingva vortaro estas la ekspliko de multaj vortoj. Je la vorto "hefschroefvliegtuig" ekzemple staras kiel ekspliko "helikopter". Se vi ne konas tiun vorton, vi denove devas trafoliumi la vortaron. Cxu ne estus bona se la vortaro auxtomate malfermgxu je la bona pagxo? Nu: komputiloj estas ege bonaj por auxtomate fari aferojn.

Mi nun transprenas tiun ideon de la papero al la komputila ekrano. Cxi tiu teksto iam estis sur mia ekrano. Cxi tie sur papero cxio estas nur nigra-blanka. Sur mia ekrano mi havis nigrajn kaj bluajn literojn. Per la nigraj literoj la komputilo indikis al mi ke gxi ne havas pli da informoj pri vortoj kiel "de" aux "la". Per la bluaj literoj gxi indikis al mi ke gxi jes povas trovi pli da informoj pri ekzemple "ministrejo de financo".

Mi nun povas direkti la muso al la bluaj literoj. Tiam mi povas premi musbutonon por indiki al la komputilo ke mi sxatas scii pli pri tiu ministrejo. Tuj mi ricevas la informojn, rekte de la ministrejo mem. Mi ne ekplikos kiel tio funkcias. Mi nur mencias la nomojn HTTP kaj HTML kiuj respondecas pri tiu sxajna magio.

Mi nur volas ke vi komprenas ke oni povas ligi cxion: de la pagxo de la ministrejo al pagxoj pri Nederlando, de la pagxo de Nederlando al pagxoj de Euxropa Unuigxo, ktp. Fakte estas hxaoso kiel la aranea teksajxo kiun ni vidis hieraux matene: do ne tiuj belaj radaspektaj araneajxoj, sed tiu hxaosaj araneajxoj kiujn ni vidis en la erikejo. Per tiuj ligoj oni povas cxirkauxi la tutan teron. Cxi tio estas la fama Tut Tera Teksajxo (angle: World Wide Web).

Sercxiloj

La Interreto do similas al libraro kun multego da libroj kaj kun ligoj de unu libro al alia. Kiel mi jam diris de cxi tiu pagxo al la ministrejo de financo, kiu certe estas en alia 'libro'. Bona biblioteko havas katalogon. La Interreto havas multajn katalogojn, neniu estas kompleta. La plej konataj estas Ilse, Yahoo, Lycos kaj Altavista.

Antaux unu jaro mi demandis al Altavista kiom da interretaj pagxoj gxi konas kun la vorto "Esperanto" en gxi. Se mi bone memoras la rezulto estas 30 000. Simile mi demandis kiom da pagxoj gxi konas kun la vortoj "Nederlands" aux "Dutch". La rezulto estas dekoble pli. Ne surprizinte tiu estas simile al la diferenco inter la nombro de nederlandlingvanoj (20 milionoj) kaj esperantlingvanoj (2 milionoj).

Fakte la interretaj katalogoj estas multe pli potencaj ol ordonaraj katalogoj. En interreta katalogo mi povas sercxi cxiun vorton de la interretaj pagxoj, kvankam en ordinara katalogo mi nur povas sercxi la titolon de la libro aux la nomon de la verkisto.

Ekzemplo Mi demandis: bonvolu doni al mi la interretaj pagxoj kun la vortoj "Esperanto" kaj "Groningen" en gxi. Mi volis trovi mian proprajn pagxojn je Interreto. Resulte mi ricevis la pagxojn de la Esperanto Klubo Eindhoven. Ili mencias ke Ineke Emmelkamp el Groningen estas sekretariino de Esperanto Nederland. Laux la sercxilo estas tiu pagxo kiun mi volas havi.

Alia ekzemplo Mi volas butikumi. Mi do sercxis ion kio certe nur relatas al Esperanto: "Tohuvabohuo". Mi sercxis do butikon, kiu vendas tiun kompaktdiskon de Kajto. Fakte mi nur trovis informojn pri la diskon kiel la kantojn sur gxi kaj la kodon. Mi ne trovis butikon. Post la prelego mi auxdis pri la interreta butiko de Nanne Kalma mem. Ankaux lia butiko mi ne trovis pere de la sercxiloj.

E-butiko

La sercxiloj ne trovis butikojn por mi. Mi do bezonas aliajn metodojn trovi butikojn. Nuntempe cxe la portaloj/enirejoj de la Interreto estas indikoj pri ili. Mi konas la nomon de la plej konata librobutiko parkere: www.amazon.com. Mi demandis al gxi, cxu gxi havas librojn pri Esperanto. Gxi ja estas librobutiko, do mi rajtas demandi, cxu ne. Eble mi formulis mian demandon malbone, sed la solaj respondoj konzistis el gramatikaj libroj kaj vortaroj.

Mi decidis demandi nederlandan librobutikon: www.boeknet.nl. Cxe boeknet mi nur povis trovi la gramatikan libron de Roel Haveman kaj Arjen-Sjoerd de Vries.

Finfine me decidis entajpi www.esperanto.be, cxar mi scias ke la libroserve de FEL estas tie. Kaj finfine mi povis acxeti la kompaktdiskon de Kajto.

Butikcxaro

Cxiu butiko havas butikcxaron (winkelwagentje). La interretaj butikoj ne estas realaj butikoj. Same le butikcxaro estas nur virtuala. Sed tamen gxi funkcias kiel tute normala cxaro, sed sen problemoj kun la radoj. Oni povas enmeti aferojn en gxi. Oni povas preni aferojn el gxi. Oni povas vidi kio estas en gxi. Nu ne vere vidi: vi povas ordoni al via komputilo ke gxi donu liston de cxiuj varoj en la butikcxaro. Kaj vi povas pagi la acxetotajn aferojn en la cxaro. Tiam FEL forsendas la varojn simile al la libroserve de UAE aux la posxtmendaj entreprenoj kiel Wehkamp.

Pageblecoj

Cxe FEL oni havas 3 metodojn por pagi:
  1. La FEL-kodo, gxi estas simila al la UEA-konto. Iel vi devas zorgi ke estas mono je tiu kodo. Tio jam estas virtuala mono.
  2. Per fakturo, tiu malmoderna metodo ankoraux funkcias en modernaj tempoj.
  3. Per kreditkarto.
Mencii la nuran numeron de via kreditkarto, jam suficxas por pagi, por preni monon de via banka saldo. Tio estas dangxera: se mi konas la numeron de via karto, mi povas acxeti aferojn, kiujn vi devas pagi.

Tamen en cxiu restauxracio vi donas la karton al la kelneron. Vi ne scias kion li faras per gxi. Cxu kopii la numeron al papereto? Se poste vi rimarkas ke vi pagis la mangxajxon dufoje, vi havas problemon. Se poste vi rimarkas ke iu pagis cxe FEL per via kreditkarto, vi havas problemon. Mi ne spertas, mi tamen auxdas ke la kreditkartkompanioj tuj redonas la monon, kiam vi diras ke vi ne acxetis la aferon. Ili tiam sercxos la kulpinton.

Sed tamen: zorge pritraktu la numeron de via kreditkarto. Interrete tio signifas ke vi nur donu la numeron al firmaoj kiujn vi fidas. Amazon ekzemple estas suficxe granda firmao. Gxi ne fusxagas kun via numero. Pri playboy mi jam ne estas tiel certa. Vi ankaux devas zorgi ke la 'leterportisto' de la Interreto ne povas legi la numeron. Por tio vi bezonas kriptografion. Mi diras 'leterportisto'. Iel la informoj iras de via komputilo al tiu de la vendisto. Mi nomis la firmaojn kiuj transportas la informojn 'leterportistoj'. La interreta ligilo diras al vi cxu gxi uzas kriptografio aux ne. Ili indikas tion per sxlosilo aux per seruro. Frakasita sxlosilo kaj malfermita seruro signifas ke ne estas prudenta doni vian kreditkartnumeron.

Cxi tiu kvinpagxa artikolo "metodoj por interrete pagi" (Payment mechanisms designed for the Internet) mencias multajn metodojn por pagi. Mi ne mencias cxiujn. Gravas nuntempe metodoj por pagi malgrandaj sumoj. Per via pinkodo vi devas krompagi 25 cendojn kiam vi elspezis malpli ol 25 guldenojn. Simile multekostaj estas kreditkartoj. Unu metodo por pagi malgrandaj sumoj estas chipper kaj chipknip. Oni jam povas acxeti ilojn por ligi chipper kaj chipknip al la komputilo. Alia metodo estas Millicent. Per gxi oni povas pagi mil-onon da euxro (0,001 EUR), sen kromajn kostojn.

Kio

Sed kio valoras nur milonon da euxro? Gxenerale: informoj havas tiujn prezojn. Ekzemple: artikolon en gazeto. Tuta gazeto kostas proksimume unu euxron. Kiom kostas nur unu artikolo? Kelkaj kostas milonon da euxro! Bildstrio, kiel en gazeto, ankaux kostas ion simile. La nuna prezo de la akcio de RedHat cxe borso versxajne ankaux kostas milonon da euxro. La varoj, do la informoj mem, oni ricevas pere de la Interreto.

Mi jam menciis ke libroj kaj muzikdiskoj estas vendataj pere de la Interreto.

Sed oni ankaux povas acxeti nuran muzikon kiel komputilan dosieron. Tiaj dosieroj oni povas ricevi pere de la Interreto.

Oni povas acxeti komputilajn programojn. Iel do estas ligo inter homoj kiuj hobias pri komputiloj, kaj la Interreto.

Mi mem iam acxetis elektronikajn erojn cxe Conrad pere de la Interreto. Do similaj ligoj ekzistas inter mi, kiel hobiisto pri elektronikajxoj kaj

interrete butikumi.